Vlingo estas oranĝa.

Vlingo aŭ propranome Vling estas zona planlingvo proponita de Viktor Medrano, iniciatite la 3an de oktobro de la jaro 2003. Ĉi tiu lingvo havas Orient-Azian kaj Sud-Orient-Azian guston kun ĉefaj influoj el la siama, vjetnama, kantona, esperanta, loĵbana, mandarena, kaj japana. En Vlingo, oni distingas la vortklasojn per tonoj.

Ekzemploj binxo

nug4 peim3 o1 tu1 tau2, eim1 uod4 o1 tu1 tau2 zeg5 (Tao povas esti parolata, sed ne la Eterna Tao).

gliag5 gio2 uog1 nuing1-tsiun2 hium1 bluo2 (Tri ringoj por la reĝo de Elfoj sub la ĉielo).

Prononco binxo

Por prezenti fonemojn en oblikvoj / / uziĝas la IFA, la Internacia Fonetika Alfabeto.

 SenvoĉajVoĉaj
Ŝtopojp - kiel en 'poto' /p/
t - kiel en 'taso' /t/
k - kiel en 'kajto' /k/
b - kiel en 'bovlo' /b/
d - kiel en 'domo' /d/
g - kiel en 'gongo' /g/
Frikativojf - kiel en 'fungo' /f/
s - kiel en 'silko' /s/
x - kiel 'ŝ' en 'ŝaŭmo' /ʃ/
h - kiel en 'haveno' /h/
v - kiel en 'vualo' /v/
z - kiel en 'zeno' /z/
j - kiel 'ĵ' en 'ĵeleo' /ʒ/
Afrikatojts - kiel 'c' en 'cunamo' /c/
tx - kiel 'ĉ' en 'ĉanto' /tʃ/
dz - kiel en 'adzo' /dz/
dj - kiel 'ĝ' en 'ĝojo' /dʒ/
Grapolojpl, tl, kl, fl
/pl tl kl fl/
bl, dl, gl, vl
/bl dl gl vl/
Likvido l - kiel en 'lampo' /l/
Nazaloj n - kiel en 'nesto' /n/
m - kiel en 'migdalo' /m/
ng - kiel 'ng' en la angla 'sing' (eĉ kelkfoje vortkomence) /ŋ/

Vokaloja - kiel en 'abrikoto' /a/
e - kiel 'e' en la franca 'merci' /ɛ/
i - kiel 'i' en la angla 'pit' /ɪ/
o - kiel 'o' en la franca 'mol' /ɔ/
u - kiel en 'luno' /u/
y - kiel 'e' en la germana 'Karte' (ŝvao) /ə/
Diftongojai, au, ei, ia, ie, io, iu, oi, ua, ue, uo, ui
/aj aw ɛj ja jɛ jɔ ju ɔj wa wɛ wɔ wɪ/


Kiam vorto komenciĝas per vokalodiftongo, ekzistas glotŝtopo /ʔ/ antaŭ ĝi, simile kiel en la germana 'ist'.

Fonotaktikoj binxo

Komencaĵoj (K) binxo

p, t, k, b, d, g, f, v, pl, tl, kl, bl, dl, gl, fl, vl, s, z, x, j, ts, dz, tx, dj, m, n, ng, l, h

Mezaĵoj (M) binxo

a, e, i, o, u, y, ai, au, ei, ia, ie, io, iu, oi, ua, ue, uo, ui

Finaĵoj (F) binxo

p, t, k, b, d, g, m, n, ng

Silabstrukturo binxo

La silabstrukturo estas (K)M(F), en kiu K kaj F povus ekzisti aŭ ne, sed M ĉiam ekzistas.

Liternomoj binxo

Memoru, ke 'y' estas la ŝvao /ə/. La nombro 1 rilatas al la tono 1, la plej malalta ebena tono en la gamo.

Konsonantoj binxo

py1, ty1, ky1, by1, dy1, gy1, fy1, vy1, ply1, tly1, kly1, bly1, dly1, gly1, fly1, vly1, sy1, zy1, xy1, jy1, tsy1, dzy1, txy1, djy1, my1, ny1, ngy1, ly1, hy1

Vokaloj kaj Diftongoj binxo

a1-ka1, e1-ka1, i1-ka1, o1-ka1, u1-ka1, y1-ka1, ai1-ka1, au1-ka1, ei1-ka1, ia1-ka1, ie1-ka1, io1-ka1, oi1-ka1, iu1-ka1, ua1-ka1, ue1-ka1, uo1-ka1, ui1-ka1

Tonoj binxo

Tono Vortklaso Ekzemplo
1. Malalta ˩ partikuloj, prepozicioj, konjunkcioj, liternomoj bog1 ("post")
2. Meza ˧ substantivoj zu2 ("mano")
3. Alta ˥ verboj djai3 ("alporti")
4. Malleviĝanta ˥˩ adverboj ngia4 ("ĉiam")
5. Leviĝanta ˩˥ adjektivoj, numeraloj biu5 ("konscia")


Vortoj povas konvertiĝi al aliaj vortklasoj simple per sanĝi la tonon: tsuet3 ("beli"), tsuet2 ("belo"), tsuet5 ("bela"), tsuet4 ("bele"). Oni povas simile fari per personaj pronomoj: ngiod2 ("mi"), ngiod5 ("mia"), ngiod4 ("mie"), ngiod3 ("mii").

Baza Frazstrukturo binxo

Frazo povas havi Subjekton (S), Verbon (V), kajaŭ Objekton (O), kiel elementojn. Vlingo havas liberan vortordon: SVO, SOV, VSO, VOS, OVS, aŭ OSV. La ordo difinas la emfazon, tiel ke elementoj pli proksimaj al la komenco pli emfaziĝas ol tiuj pli proksimaj al la fino. La markilo a1 antaŭas la subjekton, kaj la markilo o1 antaŭas la objekton.

a1 ob2 mia3 o1 txain2.
SUBJ kato manĝi OBJ fiŝo
La kato manĝas la fiŝon.

mia3 o1 txain2 a1 ob2.
manĝi OBJ fiŝo SUBJ kato
Manĝas la fiŝon la kato.

o1 txain2 mia3 a1 ob2.
OBJ fiŝo manĝi SUBJ kato
La fiŝon manĝas la kato.

Vlingo estas ellasema lingvo, tiel ke frazelementoj aŭ frazeroj, kiuj povus deduktiĝi en kunteksto, povas esti ellasataj, nedirataj. Ekzemple, tuta subjekto povas esti ellasata.

mia3 o1 txain2.
manĝi OBJ fiŝo
[...] manĝas la fiŝon.

Substantiva Difineco binxo

Nek difina artikolo ('la') nek nedifina artikolo ekzistas en Vlingo. Uzataj nur kiam oni bezonas koncizecon, la plej proksimaj ekvivalentoj estus nua5, ik5, and pliang5 ('ĉi tiu, tiu, for tiu') por montri difinecon. Ekzistas la markilo ton1 por enkonduki novan informon kaj la markilo kim1 por indiki antaŭe enkondukitan informon. Tiuj ĉi uziĝas nur kiam koncizeco bezoniĝas.

a1 ton1 ob2 mia3 o1 kim1 txain2.
SUBJ NOVA kato manĝi OBJ OLDA fiŝo
Kato (nove enkondukata) manĝas la fiŝon (antaŭe priparolitan).

Substantiva Nombro binxo

La nuda substantivo ne havas nombron, kaj estas nek singulara nek plurala. Pluraleco povas montriĝi per numeraloj, aŭ per adjektivoj kiel per gain5, mua5, giu5, kaj puk5 ('multaj, malmultaj, pluraj, kelkaj').

Adjektivoj binxo

Adjektivoj kaj numeraloj povas antaŭi aŭ malantaŭi la substantivon.

o1 giu5 txain2 mia3 a1 ik5 ob2 glu5 gliag5.
OBJ pluraj fiŝo manĝi SUBJ tiu kato granda tri
Plurajn fiŝojn manĝas tiuj tri grandaj katoj.

Tempa Tenso binxo

Tenso estas tute libervola kaj nedeviga. Ofte, kunteksto indikas kiam evento okazas. Tamen, se oni volus esti specife pri la tempo, ekzistas adverboj, kiuj antaŭas la verbon. Kombinaĵoj de tiuj ĉi kun aliaj adverboj estas eblaj.


fliop4pasinta
neid4prezenca
dlaung4futura
nguat4mallongtempa distanco
dloip4meztempa distanco
zag4longtempa distanco
tsab4mallongtempa intervalo
hion4meztempa intervalo
djait4longtempa intervalo


a1 tsiun2 fliop4 djait4 djin3.
SUBJ reĝo PASINTE LONGINTERVALE terni
La reĝo ternis dum longa tempo.

a1 tsiun2 zag4 djin3.
SUBJ reĝo LONGDISTANCE terni
La reĝo ternis antaŭlongtempe aŭ ternos postlongtempe.

a1 tsiun2 fliop4 zag4 djin3.
SUBJ reĝo PASINTE LONGDISTANCE terni
La reĝo ternis antaŭlongtempe.

Spaca Tenso binxo

Se oni volus esti specife pri la spaca tenso, ekzistas adverboj, kiuj antaŭas la verbon. Kombinaĵoj de tiuj ĉi kun aliaj adverboj estas eblaj.


me4ĉi tie
gia4tie
vaing4for tie
paig4mallongspaca distanco
glud4mezspaca distanco
vuing4longspaca distanco
tlok4mallongspaca intervalo
vlueb4mezspaca intervalo
zon4longspaca intervalo


a1 tsiun2 me4 djin3.
SUBJ reĝo ĈI TIE terni
La reĝo ternas ĉi tie.

a1 tsiun2 vuing4 djin3.
SUBJ reĝo LONGDISTANCE terni
La reĝo ternas tre for de ĉi tie.

a1 tsiun2 zon4 djin3.
SUBJ reĝo LONGINTERVALE terni
La reĝo ternas surlongvoje.

Verba Aspekto binxo

Aspektaj markiloj, kiel adverboj, antaŭas la verbon por priskribi la agon.


MarkiloAspektoEsperanta Ekzemplo
moing4perfektivaMi estis manĝanta mangon kiam ŝi eniris.
txiud4imperfektaMi estis manĝanta mangon kiam ŝi eniris.
gaing4kutimaMi kutime manĝis mangon ĉiumatene.
ngium4kontinuaMi manĝadas mangon.
glai4perfekta (retrospektiva)Mi estas manĝinta mangon.
kuog4prospektivaMi estas manĝonta mangon.
kleim4inceptivaMi ekmanĝas mangon.
gliep4inkoativaĜi flaviĝas.
djuek4ĉesaMi ĉesas manĝi mangojn.
txaung4paŭzaMi paŭzas manĝi mangojn.
txung4rekomencaMi rekomencis manĝi mangojn.
flueb4akurataLa fotilo ekbrilis.
vlam4daŭraMi manĝis mangon dum horo.
plium4delimitativaMi marŝis iomete.
bliug4protraktivaMi manĝis mangojn plu kaj plu.
fuik4superfektivaMi daŭre manĝis mian mangon post kiam la manĝo finiĝis.
nab4iterativaMi regule manĝis mangojn.
die4hazardaMi manĝis mangojn trafe maltrafe.
giud4oftaMi ofte manĝis mangojn.
te4semelfaktivaMi frapis la pordon.
keng4simulfaktivaMi manĝis mangon singulare.
paud4spertaMi havis la okazon manĝi mangon.
foi4intencaMi rigardis la mangon.
fep4akcidentaMi falis sur mia pugo.
ging4distribuaMi manĝis mangojn unuope.
vuam4alternaMi manĝis mangon, faris ion alie, manĝis mangon, faris ion alie, kaj tiel plu.
loid4generikaMangoj kreskas sur arboj.
puop4kompletaManĝu entute.
nod4intensaĜi brilegas.
gle4moderaĜi brilas.
paib4malintensaĜi briletas.
ke4kresĉendaĜi briletas, brilas, brilegas.
piom4malkresĉendaĜi brilegas, brilas, briletas.
tuing4estont-utilecaMi aĉetas mangojn (pro estonta manĝado).
dap4statŝanĝaEstas sune (sed antaŭe ne estis).


a1 tsiun2 fliop4 ngium4 djin3.
SUBJ reĝo PASINTE KONTINUE terni
La reĝo ternadis.

a1 tsiun2 fliop4 ke4 djin3.
SUBJ reĝo PASINTE MALKRESĈENDE terni
La reĝo ternegis, ternis, ternetis.

a1 tsiun2 fliop4 die4 djin3.
SUBJ reĝo PASINTE HAZARDE terni
La reĝo ternis trafe maltrafe.

a1 tsiun2 fliop4 vuam4 djin3.
SUBJ reĝo PASINTE ALTERNE terni
La reĝo ternis, faris ion alie, ternis denove, faris ion alie, kaj tiel plu alternante.

Verba Modo binxo

Esperanta ŝablonoVlinga ŝablonoEkzemplo
povi Vnug4 Va1 ngiod2 nug4 mia3. ("Mi povas manĝi.")
devi Vflaim4 Va1 ngiod2 flaim4 mia3. ("Mi devas manĝi.")
voli Vvlie4 Va1 ngiod2 vlie4 mia3. ("Mi volas manĝi.")


Imperativan modon aŭ ordonon indikas la markilo au1 ĉe la frazfino. Ĝentilan peton indikas la markilo ei1.

mia3 au1!
manĝi IMPERATIVE
Manĝu!

mia3 ei1!
manĝi PETE
Bonvolu manĝi!

a1 gleib2 mia3 au1!
SUBJ ni manĝi IMPERATIVE
Ni manĝu!

a1 mion2 mia3 au1!
SUBJ li/ŝi manĝi IMPERATIVE
Li/Ŝi manĝu!

Komplimento binxo

Netransitivaj verboj, kiel vlu3 ('esti') kaj aum3 ('iĝi'), kiuj prenas substantivan komplimenton, uzas la komplimentan markilon u1.

a1 og2 aum3 u1 ple2.
SUBJ viro iĝi KOMPL araneo
La viro iĝas araneo.

a1 og2 vlu3 u1 ple2.
SUBJ viro estas KOMPL araneo
La viro estas araneo.

u1 ple2 a1 og2 vlu3.
KOMPL araneo SUBJ viro esti
La viro estas araneo.

a1 mion2 nuob3 o1 og2 u1 ple2.
SUBJ li/ŝi konsideras OBJ viro KOMPL araneo
Li/Ŝi konsideras la viron araneo.

a1 mion2 txuong3 o1 kli2 u1 vlaid5.
SUBJ li/ŝi pentri OBJ domo KOMPL purpura
Li/Ŝi pentras la domon purpura.

Verba Voĉo binxo

Vlingo havas 5 gramatikajn verbajn voĉojn: 'La kato manĝas' (aktiva), 'La fiŝo estas manĝata' (pasiva), 'La viro manĝigas la katon' (kaŭzativa), 'La kato nutras sin' (refleksiva), 'La katoj nutras unu la alian' (reciproka).


VoĉoMarkiloEkzemplo
Aktiva__a1 og2 tug3.
SUBJ viro marŝi La viro marŝas.
Pasivazod4zod4 mia3 a1 txain2.
PASIV manĝi SUBJ fiŝo
La fiŝo estas manĝata.
Kaŭzativaduob4a1 og2 duob4 tug3 o1 dli2.
SUBJ viro KAŬZ marŝi OBJ hundo
La viro marŝigas la hundon.
Refleksivavliok4a1 ob2 vliok4 tlaub3.
SUBJ kato REFLEKS nutri
La kato nutras sin.
Reciprokapik4a1 ob2 pik4 tlaub3.
SUBJ kato RECIPROK nutri
La katoj nutras unu la alian.


Ajna adjektiva (kiel tuong5 - blua) povas konvertiĝi al 'statverbo' (kiel al tuong3 - blui).

a1 og2 tuong3.
SUBJ viro blui
La viro bluas / estas blua.

a1 og2 duob4 tuong3 o1 kli2.
SUBJ viro KAŬZ blua OBJ domo
La viro bluigas la domon.

Participoj kaj Gerundioj binxo

Kiel prefiksoj, la tensaj, aspektaj, kaj modaj markiloj povas kunmetiĝi por formi participojn kaj gerundiojn:

[TENSO]+[ASPEKTO]+[VOĈO]+radiko. (Oni uzu tonon 1, escepte de la radiko.)

dein3 a1 ngium1-djin5 tsiun2.
ekzisti SUBJ KONTINUE-terni reĝo
Ekzistas ternanta reĝo.

a1 ngium1-djin2 plai3.
SUBJ KONTINUE-terni pezi
La ternado pezas.

dein3 a1 zod1-lia5 gio2.
ekzisti SUBJ PASIVE-kaŝi ringo
Ekzistas la kaŝata ringo.

dein3 a1 dlaung1-zod1-lia5 gio2.
ekzisti SUBJ ESTONTE-PASIVE-kaŝi ringo
Ekzistas kaŝota ringo.

Verba Serio binxo

Sekvo da verboj, ĉiuj el kiuj havas la saman subjekton, estas ofta strategio.

a1 og2 nguig3 plap3 biab3 mia3.
SUBJ viro iri aĉeti veni manĝi
La viro eliris pro aĉeti ion kaj alportis ĝin revenante por manĝi.

Aro da simultanaj agoj eblas.

a1 og2 ngiab3 diu3 klop3 nguig3.
SUBJ viro hasti kuri vojnodi iri
La viro haste kuris transirante.

Vortkunmetaĵo binxo

(a) La elementoj estas malaj en signifo unu la alian.

juong1-tloi2 (nokto kaj tago)
txuak1-ze2 (patro kaj patrino)
foip1-nung5 (nigra kaj blanka)

(b) La elementoj estas de similaj specoj.

dluam1-pui2 (tabloj kaj seĝoj)

(c) La unua elemento plu difinas la duan.

tun1-ngiu2 (lernej-estro)
taud1-og2 (medikament-viro)
fueg1-ip2 (dento-doloro)

(d) La multoblaj atributoj estas maldekstre grupantaj.

saim1-tseg1-glie1-txiog2
((olda libro) amo) persono
oldlibroamantulo

Ĉiuj silaboj de la vortkunmetaĵo, escepte de la lasta silabo, ĉiam havas la tonon 1. La lasta silabo havas la tonon, kiu indikas la gramatikan rolon por la tuta vortkunmetaĵo. Sube estas vortkunmetaĵo, kiu estas adjektivo:

saim1-tseg1-glie1-txiog5 lie2
oldlibroamantula vendejo

Nomoj binxo

Propraj nomoj aŭ terminoj, ankaŭ fremdaj terminoj kaj pruntaĵoj, antaŭiĝas per la nommarkilo tu1 kaj traktiĝas strukture kiel vortkunmetaĵoj. Ene de nomo, individuaj silaboj povas aŭ ne povas havi semantikan valoron; ili povus esti simple fonetikaj.

tu1 txa1-li2 da1-uin2
Charles Darwin

a1 tu1 bob2 nguig3 ueg1 tu1 pa1-li2.
SUBJ NOMO Bob iri al NOMO Parizo
Bob iras al Parizo.

dein3 a1 oid2 tu1 pa1-li5.
ekzisti SUBJ amiko NOMO Pariza
Ekzistas (mia) Pariza amiko.

a1 oid2 dlaim3 tu1 pa1-li4.
SUBJ amiko paroli NOMO Parize
La amiko parolas Parizmaniere.

Se oni preferas, la fremda vorto aŭ vortgrupo povas uziĝi fontlingve.

nguig3 ueg1 tu1 Paris.
iri al NOMO Parizo
(Mi) iras al Parizo.

La nommarkilo povas antaŭi tutan vortgrupon.

tu1 tseg2 saub1 dzeit5 txa2
NOMO libro de magia rito
La Libro de Magiaj Ritoj

La nommarkilo utilas por prunti el aliaj lingvoj.

tu1 si1-pa1-get1-ti2
spaghetti (spageto)

a1 oid2 dau3 o1 tu1 ka1-la1-te2.
SUBJ amiko praktiki OBJ NOMO karateo
Amiko praktikas karateon.

a1 oid2 tu1 ka1-la1-te3.
SUBJ amiko NOMO karatei
Amiko karateas.

Demandaĵo binxo

La demanda markilo mo1 finas demandan frazon.

a1 tu1 bob2 nguig3 mo1?
SUBJ NOMO Bob iri DEMAND
Ĉu Bob iras?

a1 diop2 nguig3 mo1?
SUBJ kiu iri DEMAND
Kiu iras?

Ekkriaĵo binxo

Ekkriaj frazoj povas finiĝi per la fortiga ekkria markilo mak1 aŭ la moliga ekkria markilo lei1.

puip5! Bona!

puip5 mak1! Bona! (forte)

puip5 lei1! Bona! (mole)

Topiko binxo

Ofta frazŝablono estas havi topikon, vorto aŭ vortgrupo malsama ol la subjekto, apartan de la komento. La topika markilo estas za1.

za1 ban2, a1 gleib2 ploi4 mia3.
TOPIK manĝaĵo, SUBJ ni morgaŭ manĝi
Pri la manĝaĵo, ni manĝos ĝin morgaŭ.

a1 gleib2 ploi4 mia3, za1 ban2.
SUBJ ni morgaŭ manĝi, TOPIK manĝaĵo
Pri la manĝaĵo, ni manĝos ĝin morgaŭ.

za1 glu5 kiu2, dein3 gain4.
TOPIK granda birdo, ekzisti multe
Pri la grandaj birdoj, ekzistas multe.

Verba Nominaligo binxo

La markilo sup1 nominaligas verbon.

buang3 a1 sup1 bli3 o1 dzik5 plak2.
malfacili SUBJ NOM lerni OBJ fremda lingvo
Lerni fremdan lingvon estas malfacile.

vlu3 u1 plua2 a1 sup1 vlie3 a1 mion2.
esti KOMPL piano SUBJ NOM voli SUBJ li/ŝi
Kio li/ŝi volas estas piano.

Nombroj binxo

Nombroj regule formiĝas. 20 estas 'du-dek'. 40 estas 'kvar-dek'. 14 estas 'dek-kvar'. 34 estas 'tri-dek-kvar'. Nombroj estas vortkunmetaĵoj.

xua1-buim1-moi1-nau1-plaig1-txod1-klub1-pliak1-bliut1-plau1-gi5
unu miliardo naŭ milionoj dudek ok mil kvarcent sep
1 009 028 407

Frakcioj formiĝas per la prepozicio tsoin1 ('el'):

gliag1-tsoin1-bliut5
tri el kvar
tri kvaronoj

vek1 uziĝas por decimaloj.

plaig1-txod1-bliut1-vek1-nuin1-gi5
dudek kvar decimalo ses sep
24,67

Ordinaloj formiĝas per la adverbo mun4 ('orde'):

mun4 gi1-txod1-gliag5
ORDE sep-dek-tri
73a

Vetero binxo

za1 ngab2, ten3 mo1?
TOPIK vetero, kio.VERB DEMAND
Kia vetero estas?

sui3.
Pluvas.

dued3.
Sunas.

sid3.
Nubas.

lid3.
Neĝas.

Salutoj binxo

Ajna bonhumora vorto povas uziĝi por ambaŭ salutoj kaj malsalutoj.

fuek3! Pacas!

bien3! Esperas!

Pronomoj binxo

personosingularaplurala
1angiod2dzuam2
1a & 2a_gleib2
2akliok2kau2
3a, biologiamion2niad2
3a, nebiologiapot2dzub2

Referenco binxo

Vling.pdf termo'a:en